- Ekde 2 ludantoj.
- Strategio : =====
- Ŝanco : =====
Materialo :
Sep ĵetkuboj de rolludo : 1 kvaredra, 1 sesedra, 1 okedra, 1 dekduedra, 1 dudekedra kaj 2 dekedraj.
Celo :
Atingi 200 poentojn.
Reguloj :
1) La unua ludanto lanĉas ĉiujn la ĵetkubojn krom la 2 dekedrajn.
2) La ĵetkuboj kiuj markas poentojn estas tiuj, kiuj ne rompas la kreskan ordon de la valoroj, kiujn oni vidas kiam oni ordigas la ĵetkubojn laŭ iliaj nombroj de edroj. Tiuj ĵetkuboj estas la ŝtonaĉoj.
3) La ludanto povas konservi la poentojn markitajn sur la ŝtonaĉoj.
4) Por konservi tiujn poentojn, la ludanto devas validigi ilin, lanĉante la centedran ĵetkubon (t.e. la 2 dekedrajn) kaj obtenante pli da poentojn ol la valoroj de la ŝtonaĉoj.
5) Se unu validiga ĵeto fiaskas, la ludanto perdas la poentojn kaj la sekvonta ludanto devas ludi.
6) La ludanto povas ne tuj konservi tiujn poentojn, sed relanĉi la eksterludajn ĵetkubojn anstataŭ. Por relanĉi, li antaŭe pagas 2 poentojn, kiuj estas subtrahitaj el sia totalo, kaj ankaŭ validigas ĵetante la centedran ĵetkubon.
7) Dum la relanĉo, se la ĵetkubo, kiu estas tuj supera al la pli altvalora ŝtonaĉo, ne iĝas interludan (farante pli altan rezulton), la ludanto povas denove relanĉi sed ankoraŭ devas pagi 2 poentojn.
8) Se, poste la relanĉo, aliaj ĵetkuboj interludiĝas, oni reiras al la etapo 3).
9) Kiam la ludanto konservas liajn poentojn, la sekvonta ludanto povas ludi.
Ekstraj trafoj :
1) Kiam oni havas 2 samaj valoroj, la valoroj de la du ĵetkuboj estas duobliĝitaj.
2) Kiam oni havas 3 samaj valoroj, la valoroj de la tri ĵetkuboj estas triobliĝitaj.
3) Kiam oni havas 4 samaj valoroj, la valoroj de la kvar ĵetkuboj estas kvarobliĝitaj.
4) Kiam oni havas 5 samaj valoroj, la valoroj de la kvin ĵetkuboj estas kvinobliĝitaj.
5) Dum ekstraj trafoj, oni devas validigi la afiŝitajn valorojn, ne la alĝustiĝitajn poentojn.
6) Dum ia ajn relanĉo, oni ankaŭ povas relanĉi ŝtonaĉojn samtempe ol la aliaj ĵetkuboj.
7) Kiam ĉiuj ĵetkuboj ŝtonaĉiĝas samtempe dum la unua ĵeto (t.e. Masiva Ŝtonaĉiĝo), la ludanto povas konservi la valorojn markitajn sur la ĵetkuboj aŭ marki 50 poentojn. Se li elektas la 50 poentojn, li devos validigi tiujn 50.
8) Kiam Masiva Ŝtonaĉiĝo estas validiĝinta, la ludanto povas duobligi aŭ ĉionperdi. Por tio, li lanĉas la centedran ĵetkubon. Se la rezulto estas <11, li markas nur la duono de la poentoj. Se la rezulto estas >89, la poentoj estas duobliĝitaj.
9) Kiam oni havas serion (ekz: 2,3,4,5,6), la poentoj estas la kvadrato de la valoro de la dudekedra ĵetkubo. Serioj estas aŭtomate validiĝitaj kaj povas esti sekvitaj de duobligo aŭ ĉionperdo.
10) Se iu centedra kubĵeto montras [01], la ludanto perdas 50 poentojn.
11) Se iu centedra kubĵeto montras [100], la ludanto gajnas 50 poentojn.