Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

19 février 2011 6 19 /02 /février /2011 15:33

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La Yote estas tradicia ludo el Egiptujo. Jen mia ekzemplero:

product_369447b.jpg

 

Celo :

Elimini ĉiujn pecojn de la kontraŭulo (aŭ la plejeble).

Materialo :

12 nigraj pecoj, 12 blankaj (aŭ brunaj) pecoj.

1 ludpleto de 25 ĉeloj (5x5).

Reguloj :

1) Oni ekludas sur malplena ludpleto.

2) La ludantoj aternative lokas 2 pecojn sur la ludpleto, ĝis la 24 pecoj estas lokitaj. Oni ne rajtas loki pecon sur la centra ĉelo.

3) Kiam ĉiuj pecoj estas lokitaj, la ludanto kiu lokis la lastajn pecojn ekludas. Li devas aliloki pecon. La pecoj povas esti translokita sur malplena apuda ĉelo.

4) Kiam translokita peco permesas la enkadrigon de kontraŭa peco inter du pecoj, tiu kontraŭa peco estas eliminita.

5) Oni rajtas elimini plurajn pecojn samtempe.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article
19 février 2011 6 19 /02 /février /2011 11:59

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La Yote estas tradicia ludo el Afriko. Jen mia ekzemplero:

product_369447b.jpg

 

Celo :

Elimini ĉiujn pecojn de la kontraŭulo aŭ bloki ilin.

Materialo :

12 nigraj pecoj, 12 blankaj (aŭ ruĝaj) pecoj.

1 ludpleto de 25 ĉeloj (5x5). (oni ankaŭ povas ludi sur 6x5 ludpleto)

Reguloj :

1) Oni ekludas sur malplena ludpleto.

2) La ludantoj povas:

 * loki pecon sur malplena ĉelo, aŭ

 * transloki unu pecon sur apuda ĉelo, vertikale aŭ horizontale, aŭ

 * elimini pecon de la kontraŭulo, saltante super ĝi.

3) Kiam ludanto eliminas pecon, li ankaŭ elektas duan pecon de la kontraŭulo, kaj elimini ĝin. Tiu peco povas veni de la ludpleto aŭ de la rezervo de la kontraŭulo.

4) Oni ne rajtas fari la saman movon dufoje.

5) Se unu ludanto ne plu povas ludi, li malgajnas.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article
11 janvier 2011 2 11 /01 /janvier /2011 16:02

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La Citadelo estas tradicia ludo el Francio, verŝajne kreita je la XVIII-a jarcento. Jen mia ekzemplero:

IMG_2131.JPG

 

Celo :

- La oficiroj devas kaperi 16 soldatojn.

- La soldatoj devas okupacii la 9 ĉelojn de la citadelo, aŭ bloki la du oficirojn.

Materialo :

24 globetoj el unu koloro: la soldatoj.

2 globetoj el unu alia koloro: la oficiroj.

1 ludpleto (la sama ol angla solula ludo).

Reguloj :

1) 9 ĉeloj apartenas al la Citadelo (unu el la 4 ĉirkaŭaj kvadratoj). La ludando, kiu manovras la oficirojn, lokas ilin kie li volas ĉe la Citadelo.

2) La ludanto, kiu manovras la soldatojn, lokas ilin en la 24 ĉeloj ekstere la Citadelo.

3) La oficiroj moviĝas de 1 ĉelo al 1 apuda ĉelo, sekvante la liniojn. Oni povas transloki nur 1 oficiron per rondiro.

4) La soldatoj moviĝas de 1 ĉelo al 1 apuda ĉelo, sed ili nur povas antaŭeniri. Se la soldato ne povas antaŭeniri ĉar li estas en angulo, li rajtas turni en la direkto al la Citadelo.

5) La oficiroj kaperas la soldatojn saltante super ilin. Ili nur povas salti super 1 soldato se la malantaŭa ĉelo estas malplena. 

6) La soldatoj ne rajtas kaperi.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article
10 janvier 2011 1 10 /01 /janvier /2011 18:33

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La fanorono estas tradicia ludo el Madagaskaro. Jen mia ekzemplero:

Fanorona.jpg

 

Celo :

Elimini ĉiujn globetojn de la kontraŭulo.

Materialo :

22 disketoj el unu koloro, 22 disketoj el unu alia koloro.

1 ludpleto.

Dispozicii la disketojn aŭ globetojn tiel ĉi :

fano.jpg

Reguloj :

1) Ĉiu ludanto devas transloki unu disketon per rondiro. Oni translokas de unu intersekco al unu malplena alia laŭ la linioj. Oni ne povas salti super intersekcon.

2) Estas pluraj manieroj por kapti disketojn :

  • Transloki sian disketon en la direkto al disketo aŭ vico de disketoj de la kontraŭulo. Tiel oni kaptas la tutan vicon.
  • Malproksimigi sian disketon el disketo aŭ vico de disketoj de la kontraŭulo. Tiel oni ankaŭ kaptas la tutan vicon.

3) Se la disketo kaptas ion ajn, oni povas tuj reludi ĝin (en la sama rondiro), kondiĉe ke ĝi ne trapasas dufoje per la sama intersekco, kaj ke ĝi kaptas uzante la saman manieron ol la unua kaptado.

4) Kiam kaptado estas ebla, ĝi estas deviga. Tamen, la sensekvo de kaptadoj ne estas deviga. Nur la unua kaptado devas esti devige farita.

5) Se ambaŭ ludantoj havas tro malmulte da disketojn por ludi, ili povas deklari la ludbatalon kiel nula.

6) Ĉiu fanorona ludbatalo enhavas du partojn. La dua parto "la vela" estas kompensa ludbatalo. La perdanto de la unua parto ekas la velan. En tiu-ĉi parto, li nur povos kapti unu disketon per rondiro. Sed la gajnanto ne rajtos kapti ĝis li havos almenaŭ 5 disketojn. La ludantoj devas ludi velajn ĝis la perdanto de la unua ludbatalo gajnas ĝin.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article