Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

12 juillet 2011 2 12 /07 /juillet /2011 14:12

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

12 numeritaj lignaj kegloj.

1 lanĉbastono.

molkky1.jpg

 

Celo :

Atingi 50 poentojn.

Reguloj :

1- Oni lokas la 12 keglojn tiel, kiel sur la supera bildo, al 3-4 metroj de la ludantoj.

2- La ludantoj lanĉas alternative la bastonon por faligas la keglojn kaj restarigas ilin tie, kie ili falis.

3- Kiam la kegloj falas, la ludanto markas 1 poenton per ĉiu faliĝita keglo. Tiuj, kiuj ne plene falis, ne donas poentojn. 

3'- Se nur unu keglo falas, la ludanto markas la poentojn markitajn sur la keglo.

4- La unua ludanto kiu atingas ekzakte 50 poentojn gajnas.

5- Se iu transiras 50 poentojn, li malsupreniras ĝis 25 poentoj.

Kiel Kubbo, jen bonega ludo por la tuta familio aŭ nur por ludi kun amikoj.

Filmeto (fr) :

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article
19 janvier 2011 3 19 /01 /janvier /2011 15:21

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

6 lignaj bastonoj.

10 lignaj blokoj (kubboj).

1 granda ligna bloko (reĝo).

4 pikedoj.

kubb_start.jpg

 

Celo :

Faligi la kubboj de la kontraŭuloj, kaj post tio faligi la reĝo.

Komentoj :

Oni ludas tion skandinavan ludon sur tereno kiu mezuras ĉikaŭ 5x8 metrojn. 

Kubb-_basic_position.png

Se vi ŝatas eksterajn ludojn, vi verŝajne ŝatas la kubbon. Kiel Petanko, ĝi miksas lertecon kaj strategion, do oni devas eksponi cerbon por gajni. Fakte, niaj propraj falitaj blokoj devas esti relanĉi sur la tereno de la kontraŭulo(j), kaj oni devas refaligi ilin antaŭ ol rajti faligi la blokojn de la kontraŭulo(j). Se oni ne refaligas ilin, la kontraŭuloj rajtas antaŭentiri ĝis tiuj blokoj por lanĉi! Plie, oni ne rajtas faligi la reĝon antaŭ aliajn blokojn, alie oni perdas. 

Jen bonega ludo por la tuta familio aŭ nur por ludi kun amikoj.

Filmeto (de) :


Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article
19 janvier 2011 3 19 /01 /janvier /2011 12:00

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

- 2 x 26 blankaj/nigraj magnetaj ĵetonoj.

- 1 ruĝa magneta ĵetono

- Unu tapiŝo.

Editoro :

Ferti Games (fr)

pic528796.jpg

 

Komento :

Polarity estas interesega ludo por ĉiuj. Ĝi perfekte miksas lertecon kaj iom da strategion.

La ludantoj devas deponi magnetajn ĵetonojn ekvilibre sur iliaj bazĵetonoj, atentante pri aliaj ĵetonoj.

Se aliaj ĵetonoj eliras la ludareon, aŭ se ĵetonoj grupiĝas stake, aŭ se io ajn ekvilibrita ĵetono falas, la ludanto pekas. Tiuj faŭloj provokas sankciojn por la ludanto.

La ludo finiĝas ekde unu ludanto ne plu havas ĵetonojn el sia koloro sur la tapiŝo, aŭ kiam ĵetono tuŝas la ruĝan ĵetonon, aŭ ankaŭ se oni ne plu havas ĵetonon en sia rezervo.

Tiu ludo estas la plej malbanala kaj senkompara ludo, kiun mi konas. Ĝi povas plaĉi al ĉiuj aĝoj ĉar la reguloj estas tre simplaj, kaj oni rapide travivas fierecon kiam oni suksesas malfacilajn poziciojn.

Provu, vi verŝajne neniam bedaŭros!

Filmeto (eng) :


Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article
8 janvier 2011 6 08 /01 /janvier /2011 23:54

- Unu kontraŭ unu, du kontraŭ du aŭ tri kontraŭ tri.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

Tri globoj per ludanto, unu ligna globeto (koĉoneto), io ajn por mezuri.

Boules_set.jpg

 

Celo :

Atingi 13 poentojn.

Reguloj :

1) La tereno: Ĝi devas havi pli da 12 metroj de longeco.

2) La unua lanĉulo strekas cirklon sur la grundo (ĉirkaŭ 50 cm de diametro). Li lokas siajn du piedojn en la cirklo kaj lanĉas la koŝoneton al distanco inter 6 kaj 10 metroj. Poste, li lanĉas sian unuan globon.

3) La unua lanĉulo de la dua teamo lanĉas sian unuan globon.

4) La teamo el kiu la globo estas la pli malproksima de la koŝoneto devas reludi ĝis ĝi sukcesas esti pli proksima aŭ ĝis ĝi ne plu havas globojn. Por alproksimiĝi, la ludantoj ankaŭ povas pafi la globojn de kontraŭuloj.

5) La lasta teamo lanĉas ĉiujn siajn ceterajn globojn.

6) Kiam la lasta globo estas lanĉinta, oni kalkulas la poentojn. Oni nombras ĉiujn globojn el ununura teamo, kiuj estas pli proksimaj je la koŝoneto ol la pli proksima el la globoj de la kontraŭa teamo. 

7) La ludantoj plukas iliajn globojn, kaj la teamo kiu estas markanta poentojn devas relanĉi la koŝoneton.

8) Kiam la koŝoneto eliras el la tereno, oni devas reeki.

9) La unua teamo kiu atingas 13 poentojn gajnas la ludon.

Filmeto :

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article
8 janvier 2011 6 08 /01 /janvier /2011 16:03

- Ekde 1 ludanto.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

Kvin ostetoj el kiuj unu estas kolorita. La kolorita osteto estas nomita la patro. Oni ankaŭ povas ludi kun ŝtonoj aŭ ĵetkuboj aŭ iu ajn.

jeos.jpg

 

Celo :

Atingi 50 poentojn.

Reguloj :

1) La 1: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki unu osteton antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitan osteton kaj relanĉas la patron por pluki la duan osteton... ktp. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la dua etapo.

2) La 2: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki du ostetojn samtempe antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitajn ostetojn kaj relanĉas la patron por pluki la du aliajn ostetojn... ktp. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la tria etapo.

3) La 3: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki unu osteton antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitajn ostetojn kaj relanĉas la patron por pluki la tri aliajn ostetojn samtempe. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la kvara etapo.

4) La 4: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki la kvar ostetojn samtempe antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto antaŭeniras al la kvina etapo. 

5) La Tursifelo: Lanĉi la patron, deponi la kvar ostetojn sur la grundo, kaj rekapti la patron. Poste, relanĉi la patron, repluki la kvar ostetojn samtempe kaj rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto antaŭeniras al la sesa etapo.

6) La Returneto: Meti ĉiujn ostetojn en la mano. Lanĉi ilin kaj returni la manon por rekapti ilin sur la dorso de la mano. Marki 5 poentojn por ĉiu rekaptita osteto kaj 10 poentojn por la patro. Reludi ĝis obteni 50 poentojn aŭ fuŝi.

6) La Mortkapo: Por validi la 50 poentojn: Meti ĉiun osteton inter du fingroj kaj meti la patron sur la dorso de la mano. Lanĉi la patron, returni la manon kaj rekapti la patron en la mano. Poste, rekolekti la kvar ostetojn en la mano sen lasi ilin fali. Se la patro aŭ iu ajn osteto falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Alie, la ludanto gajnas.

Filmeto kaj aliaj figuroj :

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article