Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

11 janvier 2012 3 11 /01 /janvier /2012 20:50

 

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Speed, ankaŭ nomita Blink, estas moderna ludo kreita de Reinhard Staupe.

Editoro :

Adlung Spiele (de)

speed2.jpg

 

Celo :

- Rapidege liberiĝi de siaj kartoj.

 

Reguloj :

La ludo enhavas 60 kartojn, miksante 6 kolorojn, 6 formojn kaj kvantojn (1 ĝis 5).

Unue, oni dividas la kartojn inter la 2 ludantoj, 30 por ĉiu. Poste, la ludantoj stakigas siajn kartojn, prenas la 3 unuajn en siaj manoj kaj lokas la 4-an ĉe la centro de la tablo. Nun la ludo povas ekkomenci!

La ludantoj samtempe turnas la du kartojn ĉe la centro de la tablo, kaj ili liberiĝas de siaj kartoj sur tiuj du kartoj, kreante du stakojn.

Ili devas ludi samtempe, lokanta kartojn laŭ koloro, formo aŭ kvanto, kaj prenanta novajn kartojn el siaj propraj stakoj. Le ununura devo estas ke oni neniam rajtas havi pli ol 3 kartoj en sia mano.

La unua ludanto venkas, kiu liberiĝas de ĉiuj siaj kartoj. 

Speed / Blink, estas la plej rapida ludo kiu ekzistas. Lertaj ludantoj povas ludi en malpli ol 30 sekundoj!

Filmeto :

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
23 juillet 2011 6 23 /07 /juillet /2011 10:28

 

- Por 1 ĝis 4 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

"La Mastro de l'ringoj" estas moderna ludo kreita de Nate French.

Editoro :

Fantasy Flight Games (eng)

game-layout-lotr-lcg.png

 

Celo :

- Efektivigi kveston.

 

Komentoj :

En tiu ludo, ĉiu ludanto superregas tri aventuristojn, kiuj devas efektivigi kvestojn. Estas tri pli malpli malfacilaj kvestoj en la skatolo, kaj la editoro estas eldononta novajn kvestojn regule, kiel etendadoj.

La ludantoj devas interbatali kontraŭ la Mordora kardpaketo por antaŭiri je la kvesto. En tiu paketo estas araneoj, orkoj kaj aliaj malicaj kreitaĵoj. Ankaŭ estas perfidaĵoj kaj lokoj, kiujn la aventuristoj devas viziti unu post la alia. La aventuristoj povas uzi aĵojn aŭ aliancanojn por helpi sin, sed ili havas limiĝitajn elturnaĵojn, do necesas atenti pri tio. La ludanto malgajnas se la lasta heroo mortiĝas, aŭ se li tro timiĝas.

 

Tiu ludo bonas, kaj pro tio ke oni povas ludi sola, ĝi pli boniĝas. Do se vi ŝatas kartludojn kaj la "Mastro de l'ringo", vi tuj povas provi ĝin, vi verŝajne ne bedaŭros!

 

Filmeto (eng) :

 


 

 

 

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
22 avril 2011 5 22 /04 /avril /2011 19:50

- Por 1 aŭ 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Onirim' estas moderna ludo kreita de Shady Torbey.

Editoro :

Filosofia (fr)

onirim-visuma1.jpg

 

Celo :

- Elŝoviĝi el la labirinto de sonĝo.

Komentoj :

Tiu ludo estis kreita por 1 ludanto, sed oni ankaŭ povas ludi kun dua koopera ulo. Por eliri el la sonĝo, la ludanto devas malfermi ĉiujn ok pordojn kiuj estas en la kardstako, antaŭ ol la sonĝo finiĝas, kiam la stako estas malplena. 

Ekzistas du manieroj por malfermi pordon: 

* loki sinsekve 3 kartojn el sama koloro sen havi du samajn najbarajn simbolojn.

* eltiri pordon el la stako, havante ŝlosilon el sama koloro en la mano.

Ne estas facila, ĉar koŝmaroj ankaŭ sin kaŝas en la stako por malhelpi la ludanton.

Mi provis tiun kartludon sole kaj duope, kaj ŝategas ĉiujn ludojn, kiujn mi ludis. Finfine, mi pensas ke Onirim estas bonegan ludon, kiun oni povas ludi rapide kaj ĉie. Plie, la skatoleto enhavas 3 etendadetojn por kompleksigi kaj diversigi la ludon.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
21 avril 2011 4 21 /04 /avril /2011 12:45

- Por 1 aŭ 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Hero: Immortal Knight' estas moderna ludo kreita de Emmanuel Beltrando.

Editoro :

Asmodée (fr)

490_26.jpg

 

Celo :

- Mortigi la finan monstron.

Komentoj :

Por 1 ludanto: La ludanto regas teamon de 1 ĝis 4 aventuristoj, kiuj devas venki ĉefturon protektitan de kreitaĵoj kaj kaptiloj. Estas tri irejoj por atingi la lastan monstron kaj venki la ĉefturon. Tiuj irejoj estas tri kartstakoj de 16 monstroj. La aventuristoj batalas kontraŭ tiuj kreitaĵoj, uzante iliajn ekipojn kaj iliajn specialajn potencojn. La bataloj estas solvitaj uzante ĵetkubojn, kies rezultoj povas esti modifiitaj per specialaj potencoj de la aventuristoj. Kiam la aventuristoj fiaskas la batalon, la ludanto perdas 1 poento de kuraĝo. Se li ne plu havas kuraĝopoentojn, la ludanto malgajnas la ludon. Tuj kiam io ajn irejo estas aperta, la ludanto rajtas batali kontraŭ la fina monstro. Se li venkas tiun monstron, la ludanto gajnas la batalon.

Hero I.K. estas interesa kaj amuza ludo por 1 ludanto. Se 2 ludantoj, la dua ludas la ĉefturon, sed ŝajnas ke tiu rolo ne interesegas...

Ekzistas tri malsamajn sed akordigeblajn ĉefturojn, do oni eĉ povas konstrui propran unikan ĉefturon por diversigi la ludon. Kompreneble ŝanco ĉeestas, sed la ludanto devas preni multajn decidaĵojn kaj riskojn por gajni. Do se vi serĉas rapidan kaj bonan ludon por ludi sola, Hero I.K. estas bona elekto.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
16 avril 2011 6 16 /04 /avril /2011 22:41

- Por 1 ĝis 4 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Off The Dead' estas moderna ludo kreita de David Goujard, Ludovic Legrand kaj Paul Mafayon.

Editoro :

Ludimaniac (fr)

off-the-dead-73-1301561475.jpg

 

Celo :

- Mortigi ĉiujn zombiojn.

Komentoj :

En tiu ludo, la ludantoj korpigas postvivantojn, kiuj devas batali kontraŭ vivmortintoj infektitaj de viruso. Zombioj marŝas nelacigeble el la stako, en la direkto al la ludantoj, por vori aŭ infekti ilin. La postvivantoj devas kooperi por venki tiujn zombiojn, priserĉante ilojn aŭ armojn en la ruboj helpe de memorludo, lanĉante ilin al tiuj, kiuj bezonas helpon, kaj batalante kontraŭ la vivmortintoj. 

Kiam ludanto estas mordita de iu zombio, li estas infektita kaj zombiiĝos baldaŭe se li ne trovas antidoto. Se ĉiuj ludantoj zombiiĝas, ili malgajnas la ludon. Se ĉiuj zombioj estas detruitaj antaŭ ol ĉiuj ludantoj zombiiĝas, la ludantoj gajnas la ludon.

Tio estas bonega kaj amuzega ludo, kion oni eĉ povas ludi sola. Do se vi ŝatas zombiludojn aŭ/kaj hororajn filmojn, vi tuj povas provi ĝin. Mi certas ke vi ne bedaŭros!

Filmeto :

http://www.offthedead.com/

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
2 avril 2011 6 02 /04 /avril /2011 18:27

- 2, 3, 4 aŭ 6 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

40 kartoj itala kartludo.   

500px-Carte_bergamasche.jpg

 

Celo :

Atingi la poentojn, kiuj estas definitaj de la ludantoj.

Reguloj por 2 ludantoj :

0) La krescenta ordo de la kartoj estas tiu-ĉi: 2, 4, 5, 6, 7, fanto, rajdisto, reĝo, 3, 1.

1) La disdonanto distribuas 3 kartojn al la du ludantoj kaj turnas 1 karton sur la tablo. Tiu karto montras la atuton (briscola), kiu povas esti ĉu kupo, ĉu denaro, ĉu spado aŭ bastono.

2) La dua ludanto ekludas, deponante karton el sia mano sur la tablo. Poste, li prenas novan karton el la stako.

3) La unua ludanto faras same, kaj la ludanto prenas, kiu havas la plej fortan karton. t.e:

* la plej fortan karton el la petita emblemo, aŭ

* le plej fortan atuton.

NB: La ludantoj povas libere ludi kion ajn karton (atuton aŭ ne, pli aŭ malpli fortan...), kontraŭe aliaj kartludoj.

5) La ludantoj ludas alternative. Ili ĉiam devas havi 3 kartojn en iliaj manoj, krom kiam la briscola estos prenita de la disdonanto. Tiam ili ludos iliajn lastajn kartojn.

6) Oni kalkulas la gajnitajn poentojn. La ludanto kiu havas plej poentojn gajnas la prenon.

Poentoj :

* 2, 4, 5, 6, 7 = 0 poento.

* fanto = 2 poentoj.

* rajdisto = 3 poentoj.

* reĝo = 4 poentoj.

* 3 = 10 poentoj.

* 1 = 11 poentoj.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
23 mars 2011 3 23 /03 /mars /2011 14:57

- 2, 4 aŭ 6 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

40 kartoj itala kartludo.   

Scopa

 

Celo :

Atingi 11 poentojn (aŭ 16, 21...)

Reguloj por 2 ludantoj :

1) La disdonanto distribuas 3 kartojn al la du ludantoj kaj turnas 4 kartojn sur la tablo.

2) La dua ludanto ekludas, elektante inter 2 agadoj:

* Deponi karton el sia mano sur la tablo.

* Ludi karton el sia mano por preni karton aŭ kartojn el la tablo. Por fari tion, la ludita karto devas havi la saman valoron ol la prenita(j) karto(j).

ekz: La ludanto rajtas pluki la 2 de bastono kaj la 3 de kaliko uzante sian 5 de spado. (la fantoj valoras 8, la rajdistoj valoras 9, kaj la reĝo valoras 10).

Kiam la deponita karto povas preni 1 karton aŭ plurajn kartojn, la ludanto devas elekti kiel eble plej malmulte kartojn.

3) La ludantoj alternative ludas.

4) Kiam ili estas ludinte iliajn 3 kartojn, la disdonanto redistribuas 3 kartojn al ĉiu.

5) Se iu sukcesas preni ĉiujn kartojn el la tablo, oni diras ke li balaas (scopas). 

6) Kiam ĉiuj ludantoj estas ludinte ĉiujn kartojn el iliaj manoj, tiu ludanto, kiu prenis la lastajn kartojn, gajnas tiujn, kiuj restas sur la tablo.

Poentoj :

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la plejmulte kartojn.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la plejmulte denarojn.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la sep de denaro.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la pli bonan karton el ĉiu emblemo. (7=21 poentoj, 6=18 poentoj, 1=16 poentoj, 5=15 poentoj, 4=14 poentoj, 3=13 poentoj, 2=12 poentoj, reĝo/fanto/rajdisto=10 poentoj)

* 1 poento por ĉiu balailo (scopa) farita dum la ludo.

 

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
24 février 2011 4 24 /02 /février /2011 05:00

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

52 kartoj kartludo.

1 kribaĝ-tabulo.   

3491426720_322f26b1b3.jpg

 

Celo :

Atingi 121 poentojn.

Reguloj :

1) La disdonanto distribuas 6 kartojn al la du ludantoj.

2) Ĉiu ludanto deĵetas 2 kartojn por krei la kribon, kiu do enhavas kvar nevideblajn kartojn.

3) Oni turnas la karton kiu estas sur la pako. Tiu karto enspezigos poentojn pli poste.

4) La ludantoj alternative deponas kartojn, provante formi specialajn kombinaĵojn, kiuj tuj enspezigas poentojn.

5) Kiam ludanto deponas karton, li devas diri kiom da poentoj estas deponintaj (ekz: 7/10/Reĝino, estas 27 poentoj, 1/5/Reĝo, estas 16 poentoj). Se li atingas 15 aŭ 31, li gajnas 2 poentojn. Oni ne rajtas preterpasi 31. Se ludanto ne plu povas deponi karton sen preterpasi 31, li devas diri "go" kaj la alia ludanto ludas. Se oni atingas 31 aŭ se du ludantoj diras "go" sinsekve, oni reekas al nulo kaj la ludanto kiu diris "go" sekunde gajnas 1 poenton.

5) Kiam ĉiuj kartoj estas deponitaj, la ludantoj ankaŭ adicias la poentojn, kiuj ili havis en iliaj manoj. Por kalkuli tiujn poentojn, oni uzas la karton kiu estis turnita pli frue. Plie, la ludanto kiu deponis la lastan karton gajnas 1 poenton.

6) La disdonanto ankaŭ gajnas la poentojn, kiuj estas en la kribo.

7) La ludanto kiu ne donis, devenas la novan donanton. 

8) Tuj kiam ludanto atingas 121 poentojn, li gajnas la ludon.

Poentoj :

Poentoj estas kalkulitaj dum du fazoj. Oni uzas la kribaĝ-tabulon por marki ilin.

1) Fazo 1, dum la ludo:

  • 15 = 2p
  • 31= 2p
  • 2 "go" = 1p
  • lasta karto deponita = 1p
  • paro = 2p
  • 3 samaj kartoj = 6p
  • 4 samaj kartoj = 12p
  • sekvo de 3 aŭ pli kartoj = 1p per karto

2) Fazo 2, poste la ludo:

  • 15 = 2p
  • paro = 2p
  • 3 samaj kartoj = 6p
  • 4 samaj kartoj = 12p
  • sekvo de 3 aŭ pli kartoj = 1p per karto
  • fanto el la sama emblemo ol la turnita karto = 1p
  • 4 kartoj el la sama emblemo krom la turnita karto = 4p
  • 5 kartoj el la sama emblemo, la turnita karto komprenita = 5p

 

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
19 janvier 2011 3 19 /01 /janvier /2011 16:41

 

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

- Unu kartludo per ludanto (ĉirkaŭ 60 kartoj).

Editoro :

Wizards of the Coast (eng)

magic_the_gathering-card_back.jpg

 

Komentoj :

Tiu ludo estas la reĝo de la kolekteblaj kartludoj. Fakte, ĝi estas la unua, kreita je 1993. Ĉiu ludanto enkarnigas sorĉiston, kiu devas elimini la alia(j)n. Por tio, ili havas diversajn kartojn: sortojn, efemerojn, kreitaĵojn, sorĉojn aŭ artefaktojn. Por lanĉi tiujn sorĉojn, ili devas uzi terenojn, kiuj provizas la diversajn maĝiojn (nigran, blankan, verdan, ruĝan kaj bluan).

La aparto de tiu ludo estas la fakto ke la strategio ekas eĉ antaŭ la duelon. Fakte, la ludanto devas elekti siajn kartojn inter la 11 000 eblaj. Poste li konstruas sian propran kartpakon, kiun li uzos kontraŭ la kontraŭulo.

Tiu kartludo genro donas al kartludoj la strategion, kiu antaŭe tro fuŝis.

La reguloj kaj la kartoj estas disponeblaj en multe da lingvoj, do verŝajne unu el tiuj, kiujn vi regas.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article
9 janvier 2011 7 09 /01 /janvier /2011 16:45

- Ekde 3 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

52 kartoj kartludo. 

pack-of-cards1900.jpg

 

Celo :

Marki la plejeble poentojn.

Disdonaj Reguloj :

0) Unue, oni devas forigi sufiĉe da kartojn por havi nombron de ili kiu estas multobla de la nombro de ludantoj (ekz: forigi la [2], aŭ la [2] kaj la [3]...)

1) Por la unua rondiro, oni disdonas 1 karton al ĉiu ludanto, kaj oni returnas la sekvontan karton. Tiu-ĉi karto montras la emblemon de la atutaj kartoj.

2) Por la dua rondiro, oni disdonas 2 kartojn al ĉiu ludanto, kaj 3 kartojn por la tria rondiro, ktp...

3) Kiam oni ne plu povas disdoni unu plej karton al ĉiu ludanto, oni disdonas unu malplej karton.

4) La ludo finiĝas kiam la dua preno de 1 karto estas elfiniĝita.

Reguloj :

1) Al ĉiu rondiro, oni ŝanĝas la disdonanton. 

2) Ĉiu ludanto devas antaŭdiri la nombron de prenoj, kiun li volas fari. La disdonanto ekparolas. La sumo de ĉiuj antaŭdiroj ne devas esti simila ol la ekzakta nombro de prenoj.

3) La disdonanto ekludas la unuan karton.

4) La aliaj ludantoj devas ludi la saman emblemon. 

5) Se iu ne havas la petitan emblemon, li devas atuti, uzante la saman emblemon ol la returnita atuta karto. Se iu jam atutis, oni devas ascendi kaj ludi pli fortan atuta karton.

6) Se oni havas nek la petitan emblemon nek la atutan, oni povas ĵeti io ajn karton.

7) La atutaj kartoj estas pli forta ol la aliaj kartoj.

8) La ludanto kiu estas ludinta la plej altan karton gajnas la prenon kaj ekludas la duan karton.

Poentoj :

1) Ĝustaj antaŭdiroj markas 10 poentojn + 2 per preno.

2) Malĝustaj antaŭdiroj kostas 2 poentojn per ĉiu preno de diferenco.

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article