Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

22 février 2011 2 22 /02 /février /2011 03:43

- 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

- Unu ludo per ludanto (9 ĵetkuboj).

Editoro :

Bluestar (eng & it)

Irondie_vela2.jpg

 

Celo :

Elimini la vivokubojn de la kontraŭulo.

Principo :

1) Ĉiu ludanto devas elekti 9 ĵetkubojn inter ĉiuj, kiujn li posedas. Li povas elekti inter 9 malsamaj koloroj kaj 9 malsamaj formoj. 3 el tiuj formoj estas atakokuboj, 3 estas defendokuboj kaj 3 estas vivokuboj.

2) La ludbatalo estas dividita en tri fazoj:

   * La batalo. Dum tiu fazo, la ludantoj elektas kubojn en iliaj ludoj, kaj ĵetas ilin samtempe. Tiuj kuboj indikas la poentojn de la ludantoj (atako, defendo kaj vivo).

   * La bataleto. Dum tiu fazo, la ludantoj povas alternative uzi la specialajn potencojn de iliaj restantaj kuboj. Ĉiu formo havas unikan potencon, kiu povas esti uzita dum la bataleto (kreskigi aŭ diminui la valoron de iu kubo, elimini kubon, ktp...) 

   * La kvotigo de la damaĝoj. En tiu fazo, oni kalkulas la poentojn, kiuj estas forpreni el la vivokuboj. La vivokuboj, kiuj atingas 0 poentojn, estas elimini. Se iu ludanto ne plu havas vivokubon, li malgajnas. Se ĉiuj ludantoj ankoraŭ havas vivokubojn, ili reekas la unuan fazon.

Komento :

Tiu ludo estas belega (vidu la ĵetkubojn!), la reguloj estas facila, do estas ĉiam agrable ludi ĝin.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ĵetkuboj
commenter cet article

commentaires