Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

7 janvier 2011 5 07 /01 /janvier /2011 22:03

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

Kvin ĵetkuboj.

ratecut_dice.jpg

 

Celo :

Atingi 5000 poentojn ekzakte.

Reguloj :

1) Por rajti ekludi, la ludanto devas malfermi, t.e fari almenaŭ 400 poentojn.

2) Lanĉi la ĵetkubojn. Nur la 5 kaj la 1 povas marki se ili estas solaj. La aliaj numeroj povas marki nur kiam li formas figurojn.

3) Post la ĵeto, la ludanto povas ĉu konservi la poentojn ĉu relanĉi la ĵetkubojn, kiuj ne markis. (Se la ludanto ne jam malfermis, li devas relanĉi ĝis li havas 400 poentojn.)

4) Kiam la ludanto estas malferminta, li povas konservi siajn poentojn sen minimumo. 

5) Kiam la mano estas plena (ĉiuj ĵetkuboj estas markantaj), la ludanto devas relanĉi ĉiujn ĵetkubojn. Oni sumigas la poentojn de ĉiu ĵeto. Se iu ĵeto ne markas poenton, la ludanto perdas ĉiujn poentojn ĵus akumulitaj kaj la sekvante ludanto povas ludi.

6) Kiam neniu ĵetkudo markas poentojn dum kvin-ĵetkubaj ĵetoj, tiu estas "stultaĵo". Stultaĵoj ne donas poentojn al la ludanto, sed li ne perdas antaŭajn konservitajn aliajn.

7) La figuroj devas esti realigi je ununura ĵeto. Se oni havas unu unuan 1, kaj du aliajn 1 dum alia ĵeto, estas nur 100+200=300, ne 1000 poentoj.

8) La venkanto estas la ludanto kiu atingas 5000 poentojn ekzakte. Do se unu ĵeto markas tro da poentoj (la poentaro preterpasas 5000), tiu ĵeto ne estas validita kaj sekvante ludanto povas ludi.

Figuroj kaj poentoj :

1) [1] = 100 poentoj, [5] = 50 poentoj.

2) La du serioj (1,2,3,4,5 aŭ 2,3,4,5,6) valoras 1500 poentojn.

3) Tri samaj valoroj (ekz: 4,4,4 ; 6,6,6...) valoras la valoron de unu ĵetkubo x100 (400 ; 600...)

4) La plena mano (ekz: 4,4,4,2,2) valoras 100x la valoron de unu el la tri samaj kaj 50x la valoron de unu el la du samaj (ekz: (4x100)+(2x50)=500)

5) Kiam ĉiuj ĵetkuboj markas, oni povas relanĉi ilin ĉiujn kaj kumuli la poentojn (sed oni riskas perdi ĉiujn poentojn).

6) Se la ludanto markas kvin [1] dum ununura ĵeto, li tuj gajnas la ludon.

7) Kiam oni havas 4 aŭ 5 samajn valorojn en unu aŭ pluraj ĵetoj, ĝi duobligas la poentojn de la "tri samaj valoroj" por ĉiu ekstra valoro. (ekz: [4,4,4]=400. Sed [4,4,4,4]=400x2 kaj [4,4,4,4,4]=800x2 = 1600)

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ĵetkuboj
commenter cet article

commentaires