Overblog
Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

2 mars 2011 3 02 /03 /mars /2011 11:54

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Kvaredroj estas moderna ludo kreita de Sebĉjo.

Editoro :

Neniu

kvaredroj.jpg

 

Celo :

- Kaperi du neŭtralajn kvaredrojn ĉe la kontraŭulo.

Materialo :

9 numeritaj (1 ĝis 4) kvaredroj el unua koloro.

9 numeritaj kvaredroj el alia koloro.

8 numeritaj kvaredroj el tria koloro (neŭtralaj kvaredroj).

9x9-a ludpleto.

Movoj :

1) La kvaredroj moviĝas laŭ la ĉifro, kion ili montras :

- 1 = movo de unu nodo.

- 2 = movo de du nodoj.

- 3 = movo de tri nodoj.

- 4 = movo de kvar nodoj.

2) La movoj devas esti maloblikvaj, sed oni povas unufoje ŝanĝi la orienton dum la sama movo (sen retroiri).

3) La pecoj ne povas salti super la aliaj.

4) Se la peco finas sian movon ĉe nodo okupita de kontraŭa peco, tiu kontraŭa peco estas kaptita.

Reguloj :

1) Ĉiu ludanto lokas siajn 4 neŭtralajn kvaredrojn sur la markitaj nodoj, elektante la lokon de ĉiu valoro (1, 2, 3, 4) kaj kaŝante ilin al la kontraŭulo.

2) Ĉiu ludanto lokas siajn 9 aliajn kvaredrojn sur sia dua linio de nodoj, elektante la montratajn ĉifrojn kaj kaŝante ilin al la kontraŭulo.

3) La ludanto ekas, kiu obtenas la plej grandan ĉifron sur ĵetita kvaredro. Li elektas unu el la sekvante du agadoj:

  • - aliloki kvaredron
  • - pivotigi kvaredron sur la tuj infera aŭ tuj supera edro

4) Kiam kvaredro estas kaptita, la kaptanto lanĉas ĝin por obteni novan ĉifron, kaj li relokas ĝin kie li volas, sur la ludpleto.

5) La neŭtralaj kvaredroj nur povas esti kaptita per kvaredroj kiuj montras la saman ĉifron.

Partager cet article
Repost0
26 février 2011 6 26 /02 /février /2011 03:17

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Exxit' estas moderna ludo kreita de Vincent Everaert.

Editoro :

Jactalea (fr)

Exxit_large01.jpg

 

Celo :

- Akiri la plejeble vastan teritorion.

Materialo :

36 dukoloraj slaboj.

16 pecoj el du koloroj: 8 nigraj kaj 8 ruĝaj.

Reguloj :

1) Komenci lokante 4 slabojn (2 nigrajn kaj 2 ruĝajn), kiuj konstituas la pleto-centron. 

2) Alternative, la ludantoj povas loki pecon sur malplena slabo, danci aŭ liberigi ekskluditan pecon.

3) Kio estas "danci"? 

  • estas vojrajta movo. t.e: oni ne povas loki pecon se oni povas danci.
  • estas aliloki pecon aŭ pecojn el slabo al alia slabo kiu estas okupiciita de kontraŭa peco.
  • kiam oni dancas el slabo al alia, oni devas deponi pecojn sur ĉiuj interaj slaboj.
  • por danci, la cela stako ne devas esti pli alta ol la dancanta stako.
  • la slaboj kiuj estas inter la du stakoj devas esti malplenaj.
  • la cela slabo ne devas esti tro fora el la dancanta stako por deponi pecon sur ĉiu intera slabo.
  • la du stakoj devas esti sur la sama linio.
  • la stako povas fini sian movon ekstere (poste la cela slabo). La ekstera peco estas ekskludita.
  • le stako ne rajtas fini sian movon sur antaŭe ekskludita peco.

4) Por liberigi ekskuditan pecon, ĝi devas apudi du slabojn. La ludanto redonas la ekskluditan pecon al ĝia proprietulo, kaj li lokas unu el siajn slabojn, kie estis tiu peco. Oni rajtas liberigi plurajn pecojn sinsekve.

5) Kiam ludanto ne povas ludi, li devas pasi. Se la du ludantoj devas pasi, la ludo finiĝas. Alie, ĝi finiĝas kiam ĉiuj slaboj estas deponitaj.

Poentoj :

Ĉiu ludanto markas 2 poentojn pro ĉiu slabo en sia pli vasta teritorio, kaj 1 poenton pro ĉiu alia slabo el sia koloro.

Partager cet article
Repost0
25 février 2011 5 25 /02 /février /2011 04:56

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Khan Tsin estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

KHAN-TSIN

 

Celo :

- Akiri stakon de 9 pecoj (3 nigraj, 3 blankaj kaj 3 ruĝaj)

Materialo :

36 pecoj el tri malsamaj koloroj: 12 ruĝaj, 12 nigraj kaj 12 blankaj.

1 ludpleto, sur kiu oni trovas 3 malsamajn ĉelojn (unuoblajn, duoblajn kaj trioblajn).

Movoj :

1) Oni nur rajtas aliloki la 4 pecojn aŭ stakojn, kiuj estas la plej proksima de la ludanto.

2) Dum movo, la pecoj aŭ stakoj ĉiam devas atingi ĉelon, kie ili kreos pli altan stakon.

3) Oni rajtas tranĉi stakon antaŭ ol aliloki ĝin. Sed la kreita stako devos esti pli alta ol la starta stako.

4) Oni movigas pecojn aŭ stakojn laŭ la ĉeloj, kie ili estas:

- Unuoblaj ĉeloj = movo de 1 okupaciita ĉelo, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

- Duoblaj ĉeloj = movo de 2 okupaciitaj ĉeloj, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

- Trioblaj ĉeloj = movo de 3 okupaciitaj ĉeloj, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

5) La pecoj/stakoj ankaŭ povas "flugi" antaŭen ĝis pli da 4 okupaciitaj ĉeloj.

Reguloj :

1) Unu ludanto posedas la nigrajn pecojn, la alia posedas la ruĝajn.

2) La blankajn pecojn estas neŭtralaj.

3) Alternative ĉiu ludanto deponas iliajn pecojn kien ili deziras. Ili ne rajtas krei stakon.

4) La ludantoj deponas la blankajn pecojn sur la malplenaj ĉeloj.

5) La unua ludanto ekludas, alilokante unu el la kvar pecojn, kiuj estas la plej proksima de li, ktp... (vidu "movoj")

6) Stako neniam povas enhavi pli da tri pecojn el ĉiu koloro.

Partager cet article
Repost0
16 février 2011 3 16 /02 /février /2011 22:59

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Splits' estas moderna ludo kreita de Francesco Rotta.

Editoro :

Jactalea (fr)

26868382234460052167931.jpg

 

Celo :

- Bloki la kontraŭulon.

Materialo :

32 pecoj: 16 ruĝaj kaj 16 blankaj.

8 fragmentoj de ludpleto. Ĉiu fragmento inkludas 4 sesangulojn.

Reguloj :

1) Ĉiu ludanto prenas 4 fragmentojn kaj alternative lokas ilin por konstrui la ludpleton.

2) La blankludanto staplas siajn pecojn kaj lokas la stakon ĉe flanka ĉelo. 

3) La ruĝludanto staplas siajn pecojn kaj lokas la stakon ĉe flanka ĉelo. 

4) La blankludanto ekludas. Li devas tranĉi sian stakon, malprenante almenaŭ unu pecon, kaj aliloki la altan parton laŭ rekta ligno, ĝis la flanko de la ludpleto aŭ ĝis obstaklo.

5) La ruĝludanto faras same kun sia stako.

6) La blankludanto reludas. Li devas tranĉi unu el siaj stakoj, malprenante almenaŭ unu pecon, kaj aliloki la altan parton laŭ rekta ligno ĝis la flanko de la ludpleto aŭ ĝis obstaklo.

7) La ruĝludanto faras same kun unu el siaj stakoj, ktp...

8) Se unu stako estas blokita de obstakloj, ĝi ne plu povas esti tranĉita.

9) Kiam unu ludanto ne plu povas tranĉi unu el siaj stakoj, li malgajnas.

Filmeto : (fr & de)


Partager cet article
Repost0
26 janvier 2011 3 26 /01 /janvier /2011 17:46

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Oukoun' estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

11329_1.jpg

 

Celo :

- Akiri stakon de 9 pecoj (3 nigraj, 3 blankaj kaj 3 ruĝaj) aŭ,

- Bloki la kontraŭulon.

Materialo :

30 pecoj el tri malsamaj koloroj: 10 ruĝaj, 10 nigraj kaj 10 blankaj.

1 ludpleto, sur kiu oni trovas 3 malsamajn ĉelojn (unuoblajn, duoblajn kaj trioblajn).

Movoj :

1) La pecoj moviĝas laŭ la ĉeloj, kie ĝi estas:

- Unuoblaj ĉeloj = movo de 1 okupaciita ĉelo.

- Duoblaj ĉeloj = movo de 2 okupaciitaj ĉeloj.

- Trioblaj ĉeloj = movo de 3 okupaciitaj ĉeloj.

2) Le pecoj povas moviĝi ĉu dekstre ĉu maldekstre.

Reguloj :

1) Unu ludanto posedas la nigrajn pecojn, la alia posedas la blankajn.

2) La ruĝajn pecojn estas neŭtralaj.

3) Alternative ĉiu ludanto alilokas unu el siajn pecojn, kreanta stakojn.

4) Ĉiu stako apartenas al la ludanto, kiu posedas la plej altan pecon.

5) Kiam oni alilokas pecon el unu stako, oni ankaŭ povas transloki la tutan stakon aŭ nur parton de la stako samtempe.

6) Stako neniam povas enhavi pli da tri pecojn el ĉiu koloro.

Partager cet article
Repost0
12 janvier 2011 3 12 /01 /janvier /2011 22:06

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Gigeso (Gygès) estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

500 150 gyges plate 25 9

 

Celo :

Alkonduki unu pecon ĉe la teritorio de la kontraŭulo.

Materialo :

4 unuoblaj pecoj.

4 duoblaj pecoj.

4 trioblaj pecoj.

1 ludpleto kun 36 ĉeloj.

Movoj :

1) La pecojn apartenas al ĉiuj ludantoj.

2) Ĉiu ludanto nur rajtas transloki la pecojn kiuj estas sur sia plej proksima okupita linio. 

3) La unuoblaj pecoj translokas de unu ĉelo, la duoblaj pecoj translokas de du ĉeloj, kaj la trioblaj pecoj translokas de tri ĉeloj. 

4) Diagonalaj movoj estas malpermisitaj. La pecoj povas transloki je la kvar direktoj.

Reguloj :

1) La unua ludanto lokas 2 unuoblajn, 2 duoblajn kaj 2 trioblajn pecojn sur sia plej proksima linio, kiel li deziras. Sekve, la dua luandanto faras same.

2) La unua ludanto ekas, ludante unu el siajn pecojn. Se sia peco atingas okupitan ĉelon, li havas 2 eblojn:

- Aliloki tiun pecon kie ajn, krom malantaŭ la plej proksima linio de la kontraŭulo. Sia propra peco prenu la ĉelon de la alilokita peco.

- Resalti sur la peco. Tiel, la peco de la ludanto retranslokas de tiel multe da ĉeloj ol la valoro de la atingita peco. Peco rajtas resalti pluraj fojoj.

Filmeto (fr & de) :

Partager cet article
Repost0
12 janvier 2011 3 12 /01 /janvier /2011 12:58

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La "Mana" estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

_500_____200____mana_plate_29_7.jpg

 

Celo :

- Kaperi la Damion (la moŝto, t.e la plej granda peco) de la kontraŭulo.

Materialo :

2 altaj pecoj el du malsamaj koloroj: la Damioj (t.e japanaj moŝtoj)

5 malaltaj pecoj el ĉiu koloro: la Roninoj (t.e japanaj samurajoj).

1 "Mana" (la maĝia peco)

1 ludpleto, sur kiu oni trovas 3 malsamajn ĉelojn (unuoblajn, duoblajn kaj trioblajn).

Movoj :

1) La pecoj moviĝas laŭ la ĉeloj, kie ĝi estas:

- Unuoblaj ĉeloj = movo de 1 ĉelo.

- Duoblaj ĉeloj = movo de 2 ĉeloj.

- Trioblaj ĉeloj = movo de 3 ĉeloj.

2) La movoj devas esti maloblikvaj, sed oni pova ŝanĝi la orienton dum la sama movo (sen retroiri).

3) Oni ne povas pasi du foje ĉe la sama ĉelo dum unu movo.

4) La pecoj ne povas salti super la aliaj.

5) Se la peco finas sian movon ĉe ĉelo okupita de kontraŭa peco, tiu kontraŭa peco estas kaperita.

Reguloj :

1) La "ruĝa" ludanto ekas, elektante sian flankon, kaj lokante siajn 6 pecojn ĉe ĉeloj el siaj du unuaj linioj.

2) La dua ludanto faras same, tamen li ne elektas sian flankon sed devas ludi kontraŭe "ruĝo".

3) Kiam peco estas translokita, oni metas la "Mana-n" sur ĝi.

4) La sekvante ludanto devas transloki pecon, kiu estas ĉe la sama speco de ĉelo ol la peco kiu surhavas la "mana". Sekve, li translokas la Mana-n" el la kontraŭa peco, sur sia ĵus translokita peco.

5) Kiam oni ne havas pecon ĉe manapetita ĉelo, aŭ kiam ĉi-tiuj pecoj estas blokita kaj ne povas moviĝi, oni povas malobei la Mana-n. Oni do elektas unu el tiuj du agadoj:

- Transloki iu ajn pecon.

- Reakiri eliminitan Roninon kaj loki ĝin ĉe sama speco de ĉelo ol la peco kiu surhavas la "mana"

Filmeto (fr & de) :

Partager cet article
Repost0