Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

16 janvier 2011 7 16 /01 /janvier /2011 13:09

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

- Unu "Cthulhu Dice".

- Nombriloj de cerbsanaj poentoj.

Editoro :

Steve Jackson Games. (eng)

SJG131315D-1.jpg

 

Celo :

Esti la lastan cerbsanulon.

Reguloj :

1) Ĉiu ludanto ekludas kun 3 cerbsanaj poentojn.

2) La unua ludanto elektas la kontraŭulon, kiun li deziras plagi, kaj ĵetas la Cthulhu Dice.

- Tentaklo = prenu 1 cerbsanan poenton el la poentaro de la elektita krontraŭulo.

Flava Signo (vidu la superan bildon) = la elektita krontraŭulo donas 1 cerbsanan poenton al Cthulhu (la centro de la tablo).

- Okulo = elektu la agadon, kion vi deziras.

- Signo de la Maljunuloj (stelo) = prenu 1 cerbsanan poenton al Cthulhu (la centro de la tablo).

- Cthulhu (polpulo) = ĉiuj ludantoj donas 1 cerbsanan poenton al Cthulhu (la centro de la tablo).

3) La elektita kontraŭulo respondas, ĵetante la Cthulhu Dice (vidu la numero 2)) Atentu: la tentaklo ĉiam donas poeton al la atakanto, neniam al la defendisto.

4) La dua ludanto ekludas.

5) Kiam ludanto frenezas (0 cerbsana poento), li ankoraŭ povas ludi, plagante aliajn ludantojn, sed neniu rajtas plagi lin. Frenezulo nur povas  repreni poentojn al Cthulhu, do ĉiuj poentoj li prenas el kontraŭuloj iras al Cthulhu.

5) La ludo finiĝas tuj kiam ĉiuj frenezas aŭ kiam restas unura cerbsana ludanto.

Komento :

Bedaŭrinde, tio estas tro facila kaj nure hazarda ludo. Mi gvidantus tiun ludon al junaj ludandoj, cirkaŭ 7-10 jaroj.

Filmeto :

Demonstratio.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ĵetkuboj
commenter cet article

commentaires