- Ekde 3 ludantoj.
- Strategio : =====
- Ŝanco : =====
Materialo :
52 kartoj kartludo.
Celo :
Marki la plejeble poentojn.
Disdonaj Reguloj :
0) Unue, oni devas forigi sufiĉe da kartojn por havi nombron de ili kiu estas multobla de la nombro de ludantoj (ekz: forigi la [2], aŭ la [2] kaj la [3]...)
1) Por la unua rondiro, oni disdonas 1 karton al ĉiu ludanto, kaj oni returnas la sekvontan karton. Tiu-ĉi karto montras la emblemon de la atutaj kartoj.
2) Por la dua rondiro, oni disdonas 2 kartojn al ĉiu ludanto, kaj 3 kartojn por la tria rondiro, ktp...
3) Kiam oni ne plu povas disdoni unu plej karton al ĉiu ludanto, oni disdonas unu malplej karton.
4) La ludo finiĝas kiam la dua preno de 1 karto estas elfiniĝita.
Reguloj :
1) Al ĉiu rondiro, oni ŝanĝas la disdonanton.
2) Ĉiu ludanto devas antaŭdiri la nombron de prenoj, kiun li volas fari. La disdonanto ekparolas. La sumo de ĉiuj antaŭdiroj ne devas esti simila ol la ekzakta nombro de prenoj.
3) La disdonanto ekludas la unuan karton.
4) La aliaj ludantoj devas ludi la saman emblemon.
5) Se iu ne havas la petitan emblemon, li devas atuti, uzante la saman emblemon ol la returnita atuta karto. Se iu jam atutis, oni devas ascendi kaj ludi pli fortan atuta karton.
6) Se oni havas nek la petitan emblemon nek la atutan, oni povas ĵeti io ajn karton.
7) La atutaj kartoj estas pli forta ol la aliaj kartoj.
8) La ludanto kiu estas ludinta la plej altan karton gajnas la prenon kaj ekludas la duan karton.
Poentoj :
1) Ĝustaj antaŭdiroj markas 10 poentojn + 2 per preno.
2) Malĝustaj antaŭdiroj kostas 2 poentojn per ĉiu preno de diferenco.