Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

10 janvier 2011 1 10 /01 /janvier /2011 18:33

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La fanorono estas tradicia ludo el Madagaskaro. Jen mia ekzemplero:

Fanorona.jpg

 

Celo :

Elimini ĉiujn globetojn de la kontraŭulo.

Materialo :

22 disketoj el unu koloro, 22 disketoj el unu alia koloro.

1 ludpleto.

Dispozicii la disketojn aŭ globetojn tiel ĉi :

fano.jpg

Reguloj :

1) Ĉiu ludanto devas transloki unu disketon per rondiro. Oni translokas de unu intersekco al unu malplena alia laŭ la linioj. Oni ne povas salti super intersekcon.

2) Estas pluraj manieroj por kapti disketojn :

  • Transloki sian disketon en la direkto al disketo aŭ vico de disketoj de la kontraŭulo. Tiel oni kaptas la tutan vicon.
  • Malproksimigi sian disketon el disketo aŭ vico de disketoj de la kontraŭulo. Tiel oni ankaŭ kaptas la tutan vicon.

3) Se la disketo kaptas ion ajn, oni povas tuj reludi ĝin (en la sama rondiro), kondiĉe ke ĝi ne trapasas dufoje per la sama intersekco, kaj ke ĝi kaptas uzante la saman manieron ol la unua kaptado.

4) Kiam kaptado estas ebla, ĝi estas deviga. Tamen, la sensekvo de kaptadoj ne estas deviga. Nur la unua kaptado devas esti devige farita.

5) Se ambaŭ ludantoj havas tro malmulte da disketojn por ludi, ili povas deklari la ludbatalon kiel nula.

6) Ĉiu fanorona ludbatalo enhavas du partojn. La dua parto "la vela" estas kompensa ludbatalo. La perdanto de la unua parto ekas la velan. En tiu-ĉi parto, li nur povos kapti unu disketon per rondiro. Sed la gajnanto ne rajtos kapti ĝis li havos almenaŭ 5 disketojn. La ludantoj devas ludi velajn ĝis la perdanto de la unua ludbatalo gajnas ĝin.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article

commentaires