Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

9 janvier 2011 7 09 /01 /janvier /2011 15:44

- Por 4 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

52 kartoj kartludo.

4330-2-jeu-54-cartes-basic.jpg

 

Celo :

Marki la malplejeble poentojn. La ludo haltas kiam iu ludanto atingas 100 poentojn.

Reguloj :

1) Distribui la 52 kartojn inter la kvar ludantoj.

2) Ĉiu ludanto elektas kaj donas 3 kartojn el sia mano al sia maldekstra kontraŭulo. Al la sekvonta rondiro, la ludantoj donos 3 kartojn al iliaj dekstraj kontraŭuloj, poste al la frontaj kontraŭuloj, kaj finfine al neniu.

3) La ludanto kiu havas la trefan 2 ekludas, ludante ĝin. La aliaj ludantoj (en la montrilan direkton) devas ludi la petitan emblemon. Se iu ne havas tiun emblemon en sia mano, li devas ĵeti io ajn karton.

4) La ludanto kiu havas la pli fortan karton el la petita emblemo gajnas la prenon kaj ludas la sekvontan karton.

5) Oni ne povas eki rondiron ludante keron aŭ la pikan reĝinon ĝis iu estas ĵetinta unu el ili. 

6) Oni ne povas ĵeti kerojn aŭ la pikan reĝinon dum la unua rondiro.

Poentoj kaj valoroj :

1) Ĉiu kera karto valoras 1 poenton.

2) La pika reĝino valoras 13 poentojn.

3) Se iu sukcesas preni ĉiujn kerojn kaj la pikan reĝinon dum sama rondiro, li markas neniom kaj ĉiu alia ludanto markas 26 poentojn.

4) La ordo de la kartoj estas de 2 ĝis Aso.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires