Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

12 janvier 2011 3 12 /01 /janvier /2011 22:06

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Gigeso (Gygès) estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

500 150 gyges plate 25 9

 

Celo :

Alkonduki unu pecon ĉe la teritorio de la kontraŭulo.

Materialo :

4 unuoblaj pecoj.

4 duoblaj pecoj.

4 trioblaj pecoj.

1 ludpleto kun 36 ĉeloj.

Movoj :

1) La pecojn apartenas al ĉiuj ludantoj.

2) Ĉiu ludanto nur rajtas transloki la pecojn kiuj estas sur sia plej proksima okupita linio. 

3) La unuoblaj pecoj translokas de unu ĉelo, la duoblaj pecoj translokas de du ĉeloj, kaj la trioblaj pecoj translokas de tri ĉeloj. 

4) Diagonalaj movoj estas malpermisitaj. La pecoj povas transloki je la kvar direktoj.

Reguloj :

1) La unua ludanto lokas 2 unuoblajn, 2 duoblajn kaj 2 trioblajn pecojn sur sia plej proksima linio, kiel li deziras. Sekve, la dua luandanto faras same.

2) La unua ludanto ekas, ludante unu el siajn pecojn. Se sia peco atingas okupitan ĉelon, li havas 2 eblojn:

- Aliloki tiun pecon kie ajn, krom malantaŭ la plej proksima linio de la kontraŭulo. Sia propra peco prenu la ĉelon de la alilokita peco.

- Resalti sur la peco. Tiel, la peco de la ludanto retranslokas de tiel multe da ĉeloj ol la valoro de la atingita peco. Peco rajtas resalti pluraj fojoj.

Filmeto (fr & de) :

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Moderna Strategio
commenter cet article

commentaires

Russ Williams 05/02/2011 20:57


Saluton! Mi konas kaj tre ŝatas tiun ludon. Ĝi ankaŭ konvene ludeblas per "Icehouse"-piramidoj.

Pri la titolo: mi ĉiam nomis ĝin "Gigeso" en Esperanto. Tia esperantigo de la historia nomo aperas en PIV, ekzemple, kaj krome pli oftas en la interreto laŭ Kukolo.


Sebĉjo 05/02/2011 22:14



Saluton kaj dankon pro via vizito ĉi-tie! Tiu ludo estas mia preferata ludo, kaj Claude Leroy estas mia favorata ludkreinto. Mi ne sciis pri la "oficiala nomo", dankon pro la informo.