Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

25 février 2011 5 25 /02 /février /2011 04:56

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Khan Tsin estas moderna ludo kreita de Claude Leroy.

Editoro :

Jactalea (fr)

KHAN-TSIN

 

Celo :

- Akiri stakon de 9 pecoj (3 nigraj, 3 blankaj kaj 3 ruĝaj)

Materialo :

36 pecoj el tri malsamaj koloroj: 12 ruĝaj, 12 nigraj kaj 12 blankaj.

1 ludpleto, sur kiu oni trovas 3 malsamajn ĉelojn (unuoblajn, duoblajn kaj trioblajn).

Movoj :

1) Oni nur rajtas aliloki la 4 pecojn aŭ stakojn, kiuj estas la plej proksima de la ludanto.

2) Dum movo, la pecoj aŭ stakoj ĉiam devas atingi ĉelon, kie ili kreos pli altan stakon.

3) Oni rajtas tranĉi stakon antaŭ ol aliloki ĝin. Sed la kreita stako devos esti pli alta ol la starta stako.

4) Oni movigas pecojn aŭ stakojn laŭ la ĉeloj, kie ili estas:

- Unuoblaj ĉeloj = movo de 1 okupaciita ĉelo, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

- Duoblaj ĉeloj = movo de 2 okupaciitaj ĉeloj, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

- Trioblaj ĉeloj = movo de 3 okupaciitaj ĉeloj, ĉu antaŭen aŭ malantaŭen.

5) La pecoj/stakoj ankaŭ povas "flugi" antaŭen ĝis pli da 4 okupaciitaj ĉeloj.

Reguloj :

1) Unu ludanto posedas la nigrajn pecojn, la alia posedas la ruĝajn.

2) La blankajn pecojn estas neŭtralaj.

3) Alternative ĉiu ludanto deponas iliajn pecojn kien ili deziras. Ili ne rajtas krei stakon.

4) La ludantoj deponas la blankajn pecojn sur la malplenaj ĉeloj.

5) La unua ludanto ekludas, alilokante unu el la kvar pecojn, kiuj estas la plej proksima de li, ktp... (vidu "movoj")

6) Stako neniam povas enhavi pli da tri pecojn el ĉiu koloro.

Partager cet article
Repost0

commentaires