Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

24 février 2011 4 24 /02 /février /2011 05:00

- Ekde 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

52 kartoj kartludo.

1 kribaĝ-tabulo.   

3491426720_322f26b1b3.jpg

 

Celo :

Atingi 121 poentojn.

Reguloj :

1) La disdonanto distribuas 6 kartojn al la du ludantoj.

2) Ĉiu ludanto deĵetas 2 kartojn por krei la kribon, kiu do enhavas kvar nevideblajn kartojn.

3) Oni turnas la karton kiu estas sur la pako. Tiu karto enspezigos poentojn pli poste.

4) La ludantoj alternative deponas kartojn, provante formi specialajn kombinaĵojn, kiuj tuj enspezigas poentojn.

5) Kiam ludanto deponas karton, li devas diri kiom da poentoj estas deponintaj (ekz: 7/10/Reĝino, estas 27 poentoj, 1/5/Reĝo, estas 16 poentoj). Se li atingas 15 aŭ 31, li gajnas 2 poentojn. Oni ne rajtas preterpasi 31. Se ludanto ne plu povas deponi karton sen preterpasi 31, li devas diri "go" kaj la alia ludanto ludas. Se oni atingas 31 aŭ se du ludantoj diras "go" sinsekve, oni reekas al nulo kaj la ludanto kiu diris "go" sekunde gajnas 1 poenton.

5) Kiam ĉiuj kartoj estas deponitaj, la ludantoj ankaŭ adicias la poentojn, kiuj ili havis en iliaj manoj. Por kalkuli tiujn poentojn, oni uzas la karton kiu estis turnita pli frue. Plie, la ludanto kiu deponis la lastan karton gajnas 1 poenton.

6) La disdonanto ankaŭ gajnas la poentojn, kiuj estas en la kribo.

7) La ludanto kiu ne donis, devenas la novan donanton. 

8) Tuj kiam ludanto atingas 121 poentojn, li gajnas la ludon.

Poentoj :

Poentoj estas kalkulitaj dum du fazoj. Oni uzas la kribaĝ-tabulon por marki ilin.

1) Fazo 1, dum la ludo:

  • 15 = 2p
  • 31= 2p
  • 2 "go" = 1p
  • lasta karto deponita = 1p
  • paro = 2p
  • 3 samaj kartoj = 6p
  • 4 samaj kartoj = 12p
  • sekvo de 3 aŭ pli kartoj = 1p per karto

2) Fazo 2, poste la ludo:

  • 15 = 2p
  • paro = 2p
  • 3 samaj kartoj = 6p
  • 4 samaj kartoj = 12p
  • sekvo de 3 aŭ pli kartoj = 1p per karto
  • fanto el la sama emblemo ol la turnita karto = 1p
  • 4 kartoj el la sama emblemo krom la turnita karto = 4p
  • 5 kartoj el la sama emblemo, la turnita karto komprenita = 5p

 

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires