Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

19 février 2011 6 19 /02 /février /2011 11:59

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La Yote estas tradicia ludo el Afriko. Jen mia ekzemplero:

product_369447b.jpg

 

Celo :

Elimini ĉiujn pecojn de la kontraŭulo aŭ bloki ilin.

Materialo :

12 nigraj pecoj, 12 blankaj (aŭ ruĝaj) pecoj.

1 ludpleto de 25 ĉeloj (5x5). (oni ankaŭ povas ludi sur 6x5 ludpleto)

Reguloj :

1) Oni ekludas sur malplena ludpleto.

2) La ludantoj povas:

 * loki pecon sur malplena ĉelo, aŭ

 * transloki unu pecon sur apuda ĉelo, vertikale aŭ horizontale, aŭ

 * elimini pecon de la kontraŭulo, saltante super ĝi.

3) Kiam ludanto eliminas pecon, li ankaŭ elektas duan pecon de la kontraŭulo, kaj elimini ĝin. Tiu peco povas veni de la ludpleto aŭ de la rezervo de la kontraŭulo.

4) Oni ne rajtas fari la saman movon dufoje.

5) Se unu ludanto ne plu povas ludi, li malgajnas.

Partager cet article
Repost0

commentaires