Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

18 juin 2011 6 18 /06 /juin /2011 19:11

- Por 1 ludanto.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Zombie in My Pocket' estas moderna ludo kreita de Jeremiah Lee. La reguloj ekzistas en multaj lingvoj.

Editoro :

Nova versio por pluraj ludantoj estas eldonita ĉe Cambridge Games Factory. La originala ludo estas senpage elŝutebla ĉe BoardGameGeek.

pds6.jpg

 

Celo :

- Trovi kaj enterigi totemon por kontraŭi zombian invadon.

Komentoj :

La ludanto regas 1 supervivanton, kiu serĉas totemon en templo por enterigi ĝin en la tombejo. Por tio, li turnas tegolojn unu post la alia, kaj malkovras la domon iom post iom kiam li movas lian supervivanton. Kiam nova tegolo estas returnita, la ludanto tuj prenas novan eventokarton kaj suferi la efektojn (batalo kontraŭ zombioj, vivperdo, vivgajno, malkovro de iloj). Estas 7 kartoj en la eventstako, kaj kiam la ludanto prenas la lastan, unu horo estas pasita.

La ludanto malgajnas se :

          * tri horoj pasas antaŭ ol la totemo estas enteriĝita

          * li perdas sian lastan vivpoenton

 

Tio estas amuza, rapide ludita kaj senpaga ludo, kiu ĉiam estas agrablege ludebla. Nun mi ne konas esperantan version, sed espereble oni rajtos ludi esperante baldaŭ.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Aliaj ludoj
commenter cet article

commentaires