Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

11 janvier 2012 3 11 /01 /janvier /2012 20:50

 

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

Speed, ankaŭ nomita Blink, estas moderna ludo kreita de Reinhard Staupe.

Editoro :

Adlung Spiele (de)

speed2.jpg

 

Celo :

- Rapidege liberiĝi de siaj kartoj.

 

Reguloj :

La ludo enhavas 60 kartojn, miksante 6 kolorojn, 6 formojn kaj kvantojn (1 ĝis 5).

Unue, oni dividas la kartojn inter la 2 ludantoj, 30 por ĉiu. Poste, la ludantoj stakigas siajn kartojn, prenas la 3 unuajn en siaj manoj kaj lokas la 4-an ĉe la centro de la tablo. Nun la ludo povas ekkomenci!

La ludantoj samtempe turnas la du kartojn ĉe la centro de la tablo, kaj ili liberiĝas de siaj kartoj sur tiuj du kartoj, kreante du stakojn.

Ili devas ludi samtempe, lokanta kartojn laŭ koloro, formo aŭ kvanto, kaj prenanta novajn kartojn el siaj propraj stakoj. Le ununura devo estas ke oni neniam rajtas havi pli ol 3 kartoj en sia mano.

La unua ludanto venkas, kiu liberiĝas de ĉiuj siaj kartoj. 

Speed / Blink, estas la plej rapida ludo kiu ekzistas. Lertaj ludantoj povas ludi en malpli ol 30 sekundoj!

Filmeto :

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires