Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

8 janvier 2011 6 08 /01 /janvier /2011 16:03

- Ekde 1 ludanto.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

Kvin ostetoj el kiuj unu estas kolorita. La kolorita osteto estas nomita la patro. Oni ankaŭ povas ludi kun ŝtonoj aŭ ĵetkuboj aŭ iu ajn.

jeos.jpg

 

Celo :

Atingi 50 poentojn.

Reguloj :

1) La 1: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki unu osteton antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitan osteton kaj relanĉas la patron por pluki la duan osteton... ktp. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la dua etapo.

2) La 2: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki du ostetojn samtempe antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitajn ostetojn kaj relanĉas la patron por pluki la du aliajn ostetojn... ktp. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la tria etapo.

3) La 3: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki unu osteton antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto deponas la plukitajn ostetojn kaj relanĉas la patron por pluki la tri aliajn ostetojn samtempe. Kiam la kvar ostetoj estas plukintaj, la ludanto antaŭeniras al la kvara etapo.

4) La 4: Ĵeti la kvin ostetojn sur la grundo. Preni la patron en la mano. Lanĉi la patron kaj pluki la kvar ostetojn samtempe antaŭ ol rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto antaŭeniras al la kvina etapo. 

5) La Tursifelo: Lanĉi la patron, deponi la kvar ostetojn sur la grundo, kaj rekapti la patron. Poste, relanĉi la patron, repluki la kvar ostetojn samtempe kaj rekapti la patron en la sama mano. Se la patro falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Se la patro estas rekaptita, la ludanto antaŭeniras al la sesa etapo.

6) La Returneto: Meti ĉiujn ostetojn en la mano. Lanĉi ilin kaj returni la manon por rekapti ilin sur la dorso de la mano. Marki 5 poentojn por ĉiu rekaptita osteto kaj 10 poentojn por la patro. Reludi ĝis obteni 50 poentojn aŭ fuŝi.

6) La Mortkapo: Por validi la 50 poentojn: Meti ĉiun osteton inter du fingroj kaj meti la patron sur la dorso de la mano. Lanĉi la patron, returni la manon kaj rekapti la patron en la mano. Poste, rekolekti la kvar ostetojn en la mano sen lasi ilin fali. Se la patro aŭ iu ajn osteto falas sur la grundo, la sekvante ludanto povas ludi. Alie, la ludanto gajnas.

Filmeto kaj aliaj figuroj :

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Lerteco
commenter cet article

commentaires