Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

22 avril 2011 5 22 /04 /avril /2011 19:50

- Por 1 aŭ 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Onirim' estas moderna ludo kreita de Shady Torbey.

Editoro :

Filosofia (fr)

onirim-visuma1.jpg

 

Celo :

- Elŝoviĝi el la labirinto de sonĝo.

Komentoj :

Tiu ludo estis kreita por 1 ludanto, sed oni ankaŭ povas ludi kun dua koopera ulo. Por eliri el la sonĝo, la ludanto devas malfermi ĉiujn ok pordojn kiuj estas en la kardstako, antaŭ ol la sonĝo finiĝas, kiam la stako estas malplena. 

Ekzistas du manieroj por malfermi pordon: 

* loki sinsekve 3 kartojn el sama koloro sen havi du samajn najbarajn simbolojn.

* eltiri pordon el la stako, havante ŝlosilon el sama koloro en la mano.

Ne estas facila, ĉar koŝmaroj ankaŭ sin kaŝas en la stako por malhelpi la ludanton.

Mi provis tiun kartludon sole kaj duope, kaj ŝategas ĉiujn ludojn, kiujn mi ludis. Finfine, mi pensas ke Onirim estas bonegan ludon, kiun oni povas ludi rapide kaj ĉie. Plie, la skatoleto enhavas 3 etendadetojn por kompleksigi kaj diversigi la ludon.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires