Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

16 avril 2011 6 16 /04 /avril /2011 22:41

- Por 1 ĝis 4 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Off The Dead' estas moderna ludo kreita de David Goujard, Ludovic Legrand kaj Paul Mafayon.

Editoro :

Ludimaniac (fr)

off-the-dead-73-1301561475.jpg

 

Celo :

- Mortigi ĉiujn zombiojn.

Komentoj :

En tiu ludo, la ludantoj korpigas postvivantojn, kiuj devas batali kontraŭ vivmortintoj infektitaj de viruso. Zombioj marŝas nelacigeble el la stako, en la direkto al la ludantoj, por vori aŭ infekti ilin. La postvivantoj devas kooperi por venki tiujn zombiojn, priserĉante ilojn aŭ armojn en la ruboj helpe de memorludo, lanĉante ilin al tiuj, kiuj bezonas helpon, kaj batalante kontraŭ la vivmortintoj. 

Kiam ludanto estas mordita de iu zombio, li estas infektita kaj zombiiĝos baldaŭe se li ne trovas antidoto. Se ĉiuj ludantoj zombiiĝas, ili malgajnas la ludon. Se ĉiuj zombioj estas detruitaj antaŭ ol ĉiuj ludantoj zombiiĝas, la ludantoj gajnas la ludon.

Tio estas bonega kaj amuzega ludo, kion oni eĉ povas ludi sola. Do se vi ŝatas zombiludojn aŭ/kaj hororajn filmojn, vi tuj povas provi ĝin. Mi certas ke vi ne bedaŭros!

Filmeto :

http://www.offthedead.com/

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires