Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

17 juillet 2011 7 17 /07 /juillet /2011 10:30

- 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

- Unu monstro (en sia 2 formoj), kelkaj konstruaĵoj, 24 ĵetkuboj, kaj ĝis 15 trupunuoj per ludanto.

- Unu papera ludpleto.

Editoro :

Privateer Press (eng)

Monsterpocalypse.jpg

 

Celo :

Detrui la du formojn de la monstro de la kontraŭulo.

Principo :

La ludantoj devas uzi iliajn trupunuojn (kreitaĵoj, tankoj...) por gajni potencajn ĵetkubojn (la ruĝajn), kiuj kreskos la potencon de ilian monstron. Por fari tio, la trupunuoj povas ĉu okupacii potencajn lokojn (ruĝajn lokojn ĉe la ludpleto), ĉu sekuri konstruaĵojn (te esti tri trupunuoj ĉe unu konstruaĵo). Kompreneble, ili devas interbatali por havi la plejeble  ĵetkubojn. Kiam ili povas, la ludantoj ankaŭ devas ataki la monstron de la kontraŭulo, uzante ĉu trupunuojn ĉu propran monstron. Kiam monstron estas vundita, li malgajnas vivpoentojn.

Ĉiu ludanto havas du malsamajn formojn el la sama monstro : la Alfaan Formon, kaj la Hiperan Formon. Ili rajtas interŝanĝi ilin, pagante la transformadon per ĵetkuboj. La du formoj havas malsamajn enhavecojn, do oni devas elekti tiun, kiu pli utilas por tion, kion oni planizas. La monstroj povas ĉu ataki la alian monstron, ĉu detrui trupunuojn, ĉu ankaŭ detrui konstruaĵojn por gajni potencajn ĵetkubojn kaj mortigi la alian monstron.

Ĉiuvolve la ludanto elektas ludi la monstron aŭ la trupunuojn depende de la nombro de ĵetkuboj, kiujn li havas ĉe la unu aŭ la alia. La ĵetkuboj estas gravegaj en tiu ludo. Ili devas esti lanĉitaj por interbatali, kompreneble, sed ili ankaŭ utilas kiel mono por pagi agadojn, alilokante ilin el la monstro al la trupunuoj aŭ kontraŭe. Ekzemple, se oni deziras loki unu novan trupunuon sur la ludpleto, oni pagas 1, 2 aŭ 3 ĵetkubojn depende de la unuo kaj transloki ilin al la monstro. Se oni deziras aliloki la monstron, oni pagas 1 ĵetkubon kaj transloki ĝin al la trupunuoj, ktp. Finfine, la strategio ankaŭ konsisti el la kielo, kies oni uzas niajn ĵetkubojn.

Komento :

Tio estas kolektebla ludo. Pro tio ekzistas startopakojn kiuj enhavas ĉion, kion oni bezonas por ludi. Sed ankaŭ ekzistas reŝargopakojn, kiuj enhavas ĉu monstrojn, ĉu trupunuojn, ĉu konstruaĵojn por plibonigi la ludon. Mi propre ŝategas ĝin, kaj mi certas ke ĉiuj, kiuj ŝatas japanajn monstrojn aŭ eĉ Ktuluon (jes!) ankaŭ ŝatos ĝin. 

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Aliaj ludoj
commenter cet article

commentaires