Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

21 avril 2011 4 21 /04 /avril /2011 12:45

- Por 1 aŭ 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

'Hero: Immortal Knight' estas moderna ludo kreita de Emmanuel Beltrando.

Editoro :

Asmodée (fr)

490_26.jpg

 

Celo :

- Mortigi la finan monstron.

Komentoj :

Por 1 ludanto: La ludanto regas teamon de 1 ĝis 4 aventuristoj, kiuj devas venki ĉefturon protektitan de kreitaĵoj kaj kaptiloj. Estas tri irejoj por atingi la lastan monstron kaj venki la ĉefturon. Tiuj irejoj estas tri kartstakoj de 16 monstroj. La aventuristoj batalas kontraŭ tiuj kreitaĵoj, uzante iliajn ekipojn kaj iliajn specialajn potencojn. La bataloj estas solvitaj uzante ĵetkubojn, kies rezultoj povas esti modifiitaj per specialaj potencoj de la aventuristoj. Kiam la aventuristoj fiaskas la batalon, la ludanto perdas 1 poento de kuraĝo. Se li ne plu havas kuraĝopoentojn, la ludanto malgajnas la ludon. Tuj kiam io ajn irejo estas aperta, la ludanto rajtas batali kontraŭ la fina monstro. Se li venkas tiun monstron, la ludanto gajnas la batalon.

Hero I.K. estas interesa kaj amuza ludo por 1 ludanto. Se 2 ludantoj, la dua ludas la ĉefturon, sed ŝajnas ke tiu rolo ne interesegas...

Ekzistas tri malsamajn sed akordigeblajn ĉefturojn, do oni eĉ povas konstrui propran unikan ĉefturon por diversigi la ludon. Kompreneble ŝanco ĉeestas, sed la ludanto devas preni multajn decidaĵojn kaj riskojn por gajni. Do se vi serĉas rapidan kaj bonan ludon por ludi sola, Hero I.K. estas bona elekto.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires