Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

11 janvier 2011 2 11 /01 /janvier /2011 16:02

- Por 2 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Deveno :

La Citadelo estas tradicia ludo el Francio, verŝajne kreita je la XVIII-a jarcento. Jen mia ekzemplero:

IMG_2131.JPG

 

Celo :

- La oficiroj devas kaperi 16 soldatojn.

- La soldatoj devas okupacii la 9 ĉelojn de la citadelo, aŭ bloki la du oficirojn.

Materialo :

24 globetoj el unu koloro: la soldatoj.

2 globetoj el unu alia koloro: la oficiroj.

1 ludpleto (la sama ol angla solula ludo).

Reguloj :

1) 9 ĉeloj apartenas al la Citadelo (unu el la 4 ĉirkaŭaj kvadratoj). La ludando, kiu manovras la oficirojn, lokas ilin kie li volas ĉe la Citadelo.

2) La ludanto, kiu manovras la soldatojn, lokas ilin en la 24 ĉeloj ekstere la Citadelo.

3) La oficiroj moviĝas de 1 ĉelo al 1 apuda ĉelo, sekvante la liniojn. Oni povas transloki nur 1 oficiron per rondiro.

4) La soldatoj moviĝas de 1 ĉelo al 1 apuda ĉelo, sed ili nur povas antaŭeniri. Se la soldato ne povas antaŭeniri ĉar li estas en angulo, li rajtas turni en la direkto al la Citadelo.

5) La oficiroj kaperas la soldatojn saltante super ilin. Ili nur povas salti super 1 soldato se la malantaŭa ĉelo estas malplena. 

6) La soldatoj ne rajtas kaperi.

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Antikva Strategio
commenter cet article

commentaires