Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Kio Estas Tio?

  • : Lopoĉo
  • Lopoĉo
  • : Reguloj kaj prezentoj de ludoj.
  • Contact

Blogisto

http://www.facebook.com/badge.php?id=1751813583&bid=723&key=1759748605&format=png&z=1752746206

Serĉilo

23 mars 2011 3 23 /03 /mars /2011 14:57

- 2, 4 aŭ 6 ludantoj.

- Strategio : =====

- Ŝanco : =====

Materialo :

40 kartoj itala kartludo.   

Scopa

 

Celo :

Atingi 11 poentojn (aŭ 16, 21...)

Reguloj por 2 ludantoj :

1) La disdonanto distribuas 3 kartojn al la du ludantoj kaj turnas 4 kartojn sur la tablo.

2) La dua ludanto ekludas, elektante inter 2 agadoj:

* Deponi karton el sia mano sur la tablo.

* Ludi karton el sia mano por preni karton aŭ kartojn el la tablo. Por fari tion, la ludita karto devas havi la saman valoron ol la prenita(j) karto(j).

ekz: La ludanto rajtas pluki la 2 de bastono kaj la 3 de kaliko uzante sian 5 de spado. (la fantoj valoras 8, la rajdistoj valoras 9, kaj la reĝo valoras 10).

Kiam la deponita karto povas preni 1 karton aŭ plurajn kartojn, la ludanto devas elekti kiel eble plej malmulte kartojn.

3) La ludantoj alternative ludas.

4) Kiam ili estas ludinte iliajn 3 kartojn, la disdonanto redistribuas 3 kartojn al ĉiu.

5) Se iu sukcesas preni ĉiujn kartojn el la tablo, oni diras ke li balaas (scopas). 

6) Kiam ĉiuj ludantoj estas ludinte ĉiujn kartojn el iliaj manoj, tiu ludanto, kiu prenis la lastajn kartojn, gajnas tiujn, kiuj restas sur la tablo.

Poentoj :

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la plejmulte kartojn.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la plejmulte denarojn.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la sep de denaro.

* 1 poento por la ludanto, kiu havas la pli bonan karton el ĉiu emblemo. (7=21 poentoj, 6=18 poentoj, 1=16 poentoj, 5=15 poentoj, 4=14 poentoj, 3=13 poentoj, 2=12 poentoj, reĝo/fanto/rajdisto=10 poentoj)

* 1 poento por ĉiu balailo (scopa) farita dum la ludo.

 

Partager cet article

Repost 0
Published by Sebĉjo - dans Ludkartoj
commenter cet article

commentaires