- 2, 3, 4 aŭ 6 ludantoj.
- Strategio : =====
- Ŝanco : =====
Materialo :
40 kartoj itala kartludo.
Celo :
Atingi la poentojn, kiuj estas definitaj de la ludantoj.
Reguloj por 2 ludantoj :
0) La krescenta ordo de la kartoj estas tiu-ĉi: 2, 4, 5, 6, 7, fanto, rajdisto, reĝo, 3, 1.
1) La disdonanto distribuas 3 kartojn al la du ludantoj kaj turnas 1 karton sur la tablo. Tiu karto montras la atuton (briscola), kiu povas esti ĉu kupo, ĉu denaro, ĉu spado aŭ bastono.
2) La dua ludanto ekludas, deponante karton el sia mano sur la tablo. Poste, li prenas novan karton el la stako.
3) La unua ludanto faras same, kaj la ludanto prenas, kiu havas la plej fortan karton. t.e:
* la plej fortan karton el la petita emblemo, aŭ
* le plej fortan atuton.
NB: La ludantoj povas libere ludi kion ajn karton (atuton aŭ ne, pli aŭ malpli fortan...), kontraŭe aliaj kartludoj.
5) La ludantoj ludas alternative. Ili ĉiam devas havi 3 kartojn en iliaj manoj, krom kiam la briscola estos prenita de la disdonanto. Tiam ili ludos iliajn lastajn kartojn.
6) Oni kalkulas la gajnitajn poentojn. La ludanto kiu havas plej poentojn gajnas la prenon.
Poentoj :
* 2, 4, 5, 6, 7 = 0 poento.
* fanto = 2 poentoj.
* rajdisto = 3 poentoj.
* reĝo = 4 poentoj.
* 3 = 10 poentoj.
* 1 = 11 poentoj.